EL ĢENTERIGA HIMNOģ

Jam revenu al la Ter-patrino,
al la vaste sinetenda bona tero;
kiel lano, tiel mola junulino estas ŝi por donacanto malavara,
ŝi vin gardu de la sino de l' pereo!

Ter', volbiĝu, lin ne prenu peze,
bonu al li, lin akceptu, donu al li lokon;
kiel la patrino sian infaneton,
tiel kovru lin, ho Tero!

Ter', volbiĝu kaj fortike staru!
Mil kolonoj vin apogu!
Kaj ĉi tiu domo al li gutu per butero,
tie ĉi azil' eterna por li estu!

Mi por vi la teron nun apogas,
demetante ĉi terbulon, min ne trafu plago pro ĉi tio.
La prauloj ĉi kolonon por vi tenu,
tie ĉi pretigu Jama por vi hejmon!